Manele

Manele (el la rumana manele, pluralo de manea) estas muzikĝenro kiu estas kombinaĵo de orienta influita muziko kaj balkana muziko kun tre forta influo de romaa muziko. En Rumanio, muzikistoj kiuj ludas manele estas nomataj maneliști (singularo: manelist). "Klasika manele" estas turk-devena ĝenro ludita fare de romaaj muzikistoj , dum "moderna manele" estas miksaĵo de arabaj, bulgaraj, grekaj, serbaj kaj turkaj elementoj luditaj sur modernaj elektronikaj instrumentoj, nuntempe uzante ankaŭ modernajn (elektronikajn) instrumentojn kaj ritmojn (elektropopmuziko kaj sintez-popmuziko).

Similaj muzikstiloj estas troveblaj en aliaj lokoj de la Balkana Duoninsulo, kiel ekzemple Bulgario, Serbio, Montenegro, Albanio, Bosnio, Grekio kaj Turkio. Aparte, la bulgara muzikstilo ĉalgao (Чалга tchalga), la greka skiladiko (gr: Σκυλάδικο) kaj la serba turbofolko (Турбофолк) havas influojn de unu la alian, kaj la artistoj ofte kopias sukcesajn kantojn kaj faras el tiuj siajn proprajn lingvajn versiojn.

La periodo 1984–1991 estis la periodo en kiu naskiĝis la moderna manele (elektronika sono aldonita).

Manele estas muzikstilo kiu ĝuas kreskantan popularecon ekde la 1990-aj jaroj, sed samtempe dividas la loĝantaron en fervorajn ŝatantojn kaj impetajn kontraŭulojn. La plimulto de manele-komponistoj kaj prezentistoj estas romaoj. La vorto manele estas fakte la plurala formo de manea, tradicia rumana kantoformo kiu ekestiĝis de balkana liutluda muziko kaj spuras reen al turkaj radikoj. Manele partumas komunaĵojn kun aliaj popularmuzikaj stiloj en Sudorienta Eŭropo, plej precipe la pophomo aŭ chalga de Bulgario, la tallava de Albanio, la laiko de Grekio kaj la arabesko de Turkio. Turbo folk, kiu estas pli konata en la okcidento, estas same populara en Serbio kiel la rumana Manele-muziko, kvankam ĝi kutime havas pli rapidajn ritmojn kaj laboras kun pli modernaj elementoj, kiel tiuj prenitaj de rok-muziko .


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy