Marconi-anteno

bildo 1 .
bildo 2

Tiu anteno estas nomita laŭ ĝia inventinto, la itala inĝeniero Guglielmo Marconi. La anteno estas ankaŭ nomita angle Groundplane-Anteno (GPA), mallongigite Groundplane (GP) aŭ unupolusa anteno, kvarononda anteno. Ĝi estas kutime vertikala anteno. Kontraŭe al dupolusa anteno, kutime nomita dipolo, ĝi estas nesimetria. La suba duono de la anteno, ankaŭ nomita maso, angle ground, estas la tero, aŭ reto de dratoj fosita en la teron aŭ kelkaj tiel nomataj radialoj, kiel montritaj en bildo 2. La nombro de la radialoj povas esti inter tri kaj pli ol cent dratoj. La longeco de tiuj dratoj estas kvarono de la ondolongo λ, do λ/4. Mastoj por mezaj ondolongoj povas esti unupolusaj antenoj. En tiuj kazoj la radialoj estas ĝis pli ol cent, enfositaj ĉ. 60cm sub la tero.

Ekzemploj por unupolusaj antenoj estas la antenoj sur aŭtomobiloj. En tiu kazo la karoserio de la aŭto estas la maso.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy