Marrubo

Restoj de albatroso enhavantaj ingestitan marrubon kiu plenigis la stomakon kaj ne permesis la birdon plumanĝi.
Mara rubo sur la marbordo de Havajo.

Mara rubo, aŭ marrubo, estas hom-devena rubo kiu estis ĉu vole ĉu nevole liberigita sur lago, maro, oceano aŭ ia ajn akvovojo tiel ke ĝi venis en la maron. Flosanta oceana rubaĵo tendencas akumuliĝi centre de marturnoj kaj sur marbordoj,[1] kie ĝi estas konata kiel strandorubo. Vola dispono de rubo al maro estas nomata oceana elĵetado. Ankaŭ ekzistas natura rubo, kia flosligno.

Pro pliiĝanta uzado de plasto, homa influo iĝis ege danĝera, ĉar multaj tipoj de plastoj ne biodegradadiĝas. Akvimuna plasto estigas gravan minacon al fiŝoj, marbirdoj, marreptiloj, kaj marmamuloj, same kiel al ŝipoj kaj al marbordoj.[2]

Malgraŭ tio, ke rubkolektaj kampanjoj daŭre plioftiĝas, ankaŭ plioftiĝas la kvanto de rubo trovebla sur strandoj kaj en la maro. La plej abunda speco de polua plasto (~10 %), kaj plejparto de grandaj plastaĵoj en la oceano, estas forlasitaj kaj perditaj fiŝretoj de la fiŝkapta industrio.[3].

Homdevenaj rubaĵoj troveblaj en la maro plejparte estas fizike, kemie, aŭ biologie aliigaj poluaĵoj. Multaj bestoj mortas ingestinte ilin (ekzemple, sekcado de martestudoj mortintaj montris implikojn el marrubo en la intestoj de ses el la sep specioj ekzistantaj[4] ; ankaŭ Homoj por Etika Traktado al Bestoj, la Skipo de Cousteau kaj aliaj organizoj atentigas la publikon pri plasta marpoluo, interalie ke ingestado de plastaj ludiloj kaj aliaj rubaĵoj iĝis normala mortokaŭzo de albatrosoj, dum ĉiuj albatrosaj specioj estas vundeblaj aŭ minacataj de formorto).

  1. Gary Strieker. "Pollution invades small Pacific island", CNN, 28a Julio 1998. Kontrolita 2008-04-01.
  2. Facts about marine debris. US NOAA. Arkivita el la originalo je 2008-12-22. Alirita 2008-04-10.
  3. Dumped fishing gear is biggest plastic polluter in ocean, finds report (angle) (2019-11-06). Alirita 2021-04-09.
  4. NOAA

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy