Moeraki estas malgranda fiŝkaptista vilaĝo ĉe la orienta marbordo de la Suda Insulo de Novzelando. Ĝi estis iam la loko de balenkaptista stacio. En la 1870-aj jaroj, lokaj interesoj deziris, ke ĝi iĝu la ĉefa heveno por Norda Otago kaj oni konstruis fervojan linion, nome Moeraki Branĉo, al la setlejoj kiu malfermiĝis en 1877. Tamen la haveno ne povis konkurenci kun Oamaru kaj manko de trafiko same kiel stabilproblemoj pro malfacila tereno kondukis al la fermo de la fervojo en 1879 post nur du jaroj de operacagado.
45° 22′ S 170° 51′ O / 45.367 °S, 170.850 °O / -45.367; 170.850 (mapo)