Motorsledo

Ski-dog de Bombardier
Rusa motorcikloj de neĝo kun varmeta kabano
Dikfingra levilo de motorsledo kun ruĝa kriza butono
Konkurado de altaj saltoj per motorsledoj

La neĝo-skotero motorsledo estas tiuj veturiloj, kiuj kapablas transporti unu-du personojn sur neĝvojoj. Ili estas direktitaj per skioj, la motorforton transdonas ĉeno al guma raŭpĉeno. La unuan motorsledon konstruis en 1922 Joseph-Armand Bombardier, nomata tiam „Ski-dog“, kiu iĝis pro tipografia eraro „Ski-doo“.

Motorsledojn uzas arbaristoj, boaco-bredistoj, sed oni ankaŭ uzas ilin kiel rapidajn transportilojn sur neĝaj areoj aŭ nur simple por amuzado. Oni proponas ekzemple en Finnlando motorsledajn safariojn por la turistoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy