Musikladen | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | Musikladen |
Originala lingvo | germana lingvo |
Origina lando | Germanio |
Ĝenro | entertainment television show |
Amplekso | |
Epizodoj | 90 |
Elsendo | |
Elsendita | 13 dec. 1972 – 29 nov. 1984 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
Musikladen estis germana muzika televida programo, kiun oni elsendis en tempo de 13-a de decembro 1972 ĝis 29-a de novembro 1984. Sume estis elsendigitaj proksimume 90 partoj, plimulto inter la jaroj 1974 kaj 1979. Tiu ĉi muzika programo devene anstataŭigis muzikan programon Beat-Club kaj ĝi mem estis pli poste anstataŭigita de programo kun nomo Extratour.
Ĉiujn programojn kreis stacio Radio Bremen kaj reĝisoris ilin Michael Leckebusch.
Kutime ĉiun elsendadon de programo Musikladen enhavis kelke da vivaj prezentiĝoj de gastigantaj muzikaj grupoj aŭ muzikistoj. La programo daŭris 45 minutojn. Kelkaj partoj estis pli longaj, kelkaj el ili malpli longaj. En la 80-aj jaroj apud la vivaj prezentiĝoj estis envicigataj ankaŭ la unuaj videopecoj.
Filmeroj el tiu ĉi programo hodiaŭ eblas vidi en satelita programo VH1 Classic. Estis eldonitaj ankaŭ kelke da DVD kun registroj de la prezentiĝoj.