Naksalitoj

Naksalitoj
partio Redakti la valoron en Wikidata
Lando(j) Barato vd
vdr

La naksala movado estas Barata (Hinda) komunisma revolucia movado kiu naskiĝis en la sesdekaj jaroj. Ĝi ricevis sian nomon de la eta vilaĝo nomata Naksalbari, en Okcidenta Bengalo, kie en 1967 maldekstra fako de la Barata Komunisma Partio provis eki kamparanan ribelon. Temis pri Maoisma fako gvidata de Charu Majumdar kaj Kanu Sanyal, kiuj volis ke la Barataj kamparanoj sekvu la ekzemplon de la Ĉina revoluciulo kaj elĵetu la superajn sociajn klasojn de la povo.

En la sama jaro, la "Naksalitoj" kreis la Tut-Hindan koordinigan komitaton de komunismaj revoluciuloj kaj eliris el la oficiala komunisma partio, ne kunsentante kun ĝiaj Stalinismaj pozicioj kaj kun la fakto ke ĝi partoprenis en la balotoj. Ili opiniis ke la tempo por revolucio estis matura. En la postaj jaroj, ili organizis ribelojn trans Barato. En 1972, Majumdar mortis post ke la polico torturis lin, kaj la naksalita movado dividiĝis en multajn malsamajn branĉojn, el kiuj kelkaj partoprenas en la elektoj kaj kelkaj ankoraŭ uzas kontraŭleĝajn metodojn kaj batalas per gerila milito.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy