Nemesiano

Nemesiano
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 199 (0199-11-30)
en Kartago
Morto 30-an de novembro 299 (0299-11-30) (100-jaraĝa)
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nemesiano (latine: Marcus Aurelius Olympius Nemesianus) estis romia poeto el la dua duono de la 3-a jarcento p.K.

Originis li el la romia Kartago kaj estis li - almenaŭ laŭ Historia Augusta - konkuranto de imperiestro Numeriano (283–284) dum poeta konkurso. Verkis li serion da klerigaĵoj. Konserviĝis la komenco de ĉasadpoeziaĵo Cynegetica. En ampleksa antaŭparolo la verkisto parolas pri ankoraŭ kreota laŭdega epopeo pri la imperiestroj Numeriano kaj Karino (283–285), ne ŝparante la propran poetikan klerecon per aludoj al ne tute 20 mitologiaj uloj (i.a. al Niobo, Bakĥo, Antigono). Poste traktatas ĉaŝundoj kaj ĉevaloj. Ĉe la eko poema la tuto tuj interrompiĝas.

La plej konataj verkoj nemesianoj estas kvar eklogoj bukolikaj. La unua enhavas himnon por paŝtisto Melibeo, la dua plendon de la enamiĝintaj paŝtistoj Idas kaj Alkon pri la knabino Donake, la tria kanton de Pajno por Bakĥo, la kvara du lamentojn de la enamiĝintaj paŝtistoj Likido kaj Mopso. La bukolikakĵoj stile ege orientiĝas je Kalpurnio Sicilia kaj Vergilio; ili estas diligentege komponitaj. La eklogoj II kaj IV estas de erotika karaktero.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy