Novkantismo

En Okcidenta filozofio, Novkantismo (en germana: Neukantianismus) estis revivigo de la filozofio de la 18-a jarcento de Immanuel Kant. Pli specife, ĝi estis influita de la kritiko al la Kant-a filozofio fare de Arthur Schopenhauer per sia verko Die Welt als Wille und Vorstellung (1818-1819), same kiel de aliaj post-Kant-aj filozofoj kiel Jakob Friedrich Fries kaj Johann Friedrich Herbart.

La movado por "reveno al Kant" startis en la 1860-aj jaroj, kiel reago al la germana materiisma polemiko en la 1850-aj jaroj.[1]

  1. Frederick Copleston, A History of Philosophy, volumo VII (1963), p. 436, asertas, ke "at the turn of the [20th] century Neo-Kantianism was the dominant academic philosophy or Schulphilosophie in the German universities". Li atribuas (p. 361) la "back to Kant" (Zurück zu Kant) slogano al Otto Liebmann, Kant und die Epigonen, 1865.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy