Oostvaardersplassen

Oostvaardersplassen

LandoNederlando
ProvincoFlevolando

UrboAlmere apud Lelystad sur la poldero Zuidelijk Flevoland

Koordinatoj52° 27′ 0″ N, 5° 22′ 0″ O (mapo)52.455.3666666666667Koordinatoj: 52° 27′ 0″ N, 5° 22′ 0″ O (mapo) [+]
Akvokolektejo56 km² (5 600 ha) [+]
Areo56 km² (5 600 ha) [+]

Estiĝodum la 1980-aj jaroj

Oostvaardersplassen (Nederlando)
Oostvaardersplassen (Nederlando)
DEC
Map
Oostvaardersplassen
Vikimedia Komunejo:  Oostvaardersplassen [+]
vdr
Konik-ĉevaloj en la parko

La Oostvaardersplassen estas relative nova naturareo de ĉirkaŭ 5 600 ha (56 km²) inter Almere kaj Lelystad en la nederlanda provinco Flevolando. La Oostvaardersplassen estas de internacia graveco kiel marĉa areo, travintrejo por birdoj kaj modelo de natura herbeja pejzaĝo laŭ la megaherbvorul-teorio. Krude oni povas distingi en la areo du partojn: malseka parto (ĉirkaŭ 3 600 ha) kaj seka parto (ĉirkaŭ 2 000 ha).

La areo estas limigite enirebla por vizitantoj kaj estas leĝe protektata. Preskaŭ la tuta areo estas indikata kiel areo por birdoj (5505 ha) kaj ŝtata naturmonumento (5600 ha). Ekde 1999 la Oostvaardersplassen posedas la eŭropan diplomon por naturprizorgado.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy