Pilgrimulo

Nuntempa pilgrimulo sur la Jakoba vojo en Hispanio

Pilgrimulo estas tiu, kiu pro religiaj kialoj vojaĝas al fora regiono, kutime iras al pilgrimejo.

Pilgrimanto estas veturanto (laŭvorte tiu kiu venas el for), kiu venas por veturado al sanktejo. Tipe, tiu estas fizika veturado (ofte perpiede) al loko de speciala signifo al aliĝinto de partikulara religia kredosistemo.

La du terminoj pilgrimulo kaj pilgrimanto estas ofte uzataj kiel sinonimoj.

La kialo povas esti obteni indulgencon pro pekoj, plenumigi promeson, por plenumo de preĝo, rensaniĝo, religia sperto aŭ danko. Celo estas loko konsiderata sankta, kiel ekzemple preĝejo, templo ktp.

Pilgrimulo ofte identiĝas per aparta vesto, akcesoraĵo (bastono) aŭ emblemo (jakoba konko).

Pilgrimanto de Gheorghe Tattarescu

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy