Polinio estas areo de malferma akvo ĉirkaŭata de marglacio.[1] Ĝi estas nune uzata kiel geografia termino por areo de nefrostita maro ene de la glaciejo. Ĝi estas lingvoprunto el rusa полынья (polinia), kio aludas al natura glacitruo, kaj estis adoptita en la 19a jarcento de polusaj esploristoj por priskribi navigeblajn partojn de la maro.[2][3] Dum pasintaj jardekoj ekzemple kelkaj polinioij kiaj tiu de Weddell daŭris dum multaj vintroj (1974–1976).[4]