Pringles

Pringles
registrita marko • food brand vd
Dum 1968 - nekonata/nuntempe
Sidejo Usono
Lando Usono
Posedata de Kellogg's vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Pringles (en la angla : Pringles) estas marko de terpommanĝaĵoj evoluigita kaj produktita fare de Procter & Gamble. En 2012 la marko estis vendita al la Kelloggs- firmao.

Aktuale en 2011, Pringles estis venditaj en pli ol 140 landoj [1]. En 2012, Pringles estis la kvara plej populara manĝetmarko post Lay's, Doritos kaj Cheetos (ĉio produktita fare de Frito-Lay), kun 2.2% merkatparto tutmonde [2].

Pringles estas konata pro sia enpakado, kiu konsistas el kartona tubo kun plasta kovrilo supre. Ĝi ankaŭ estas konata pro sia emblemo; vizaĝo de viro kun dikaj lipharoj kaj bantokravato.

La terpomfolioj estas faritaj en la sama grandeco kaj en la formo de selo, kio faciligas ilin stakigi en la tubo.

Pringles ankaŭ estas produktitaj en Jackson (Tenesio, Usono), Mechelen (Belgio), en Kutno (Pollando), Johor (Malajzio), kaj en Fuĝjano (Ĉinio).

  1. Chapman, Michelle, "Pringles sold to growing empire", The Sun News, 6 April 2011.
  2. . Kellogg inks Pringles EMEA expansion plan. Bakeryandsnacks.com (17 June 2013). Arkivita el la originalo je 1 August 2016. Alirita 21 January 2016.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy