Prozmetro

Prozmetro (en la latina prosimetrum kaj plurale prosimetra) estas poezia komponaĵo kiu uzas kombinon de prozo (prosa) kaj verso (metrum);[1] partikulare, ĝi estas teksto komponita en alternaj segmentoj de prozo kaj verso.[2] Ĝi troviĝas amplekse en okcidenta kaj orienta literaturoj.[2] Kvankam la rakonta prozmetro povas enhavi je unu pinto prozan historion kun foje versoj intermetitaj, kaj je alia pinto, verson kun foje prozaj klarigoj, en vera prozmetro ambaŭ formoj estu reprezentataj laŭ pli egaleca kvanto.[3] Foje oni markas distingon[4] inter tekstoj en kiuj verso estas la dominanta formo kaj tiuj en kiuj prozo dominas; tiam oni aplikas la terminojn prozmetro kaj versprozo respektive.

  1. Braund, Susanna. "Prosimetrum". In Cancil, Hubert, and Helmuth Schneider, eds. Brill’s New Pauly. Brill Online, 2012. Alirita la 2an de Oktobro 2015.
  2. 2,0 2,1 Brogan, T.V.F. "Prosimetrum". In Green et al., pp. 1115–1116.
  3. Harris & Reichl, p. 11.
  4. Hanson, Kristin, kaj Paul Kiparsky. "The Nature of Verse and Its Consequences for the Mixed Form". In Harris & Reichl, p. 36.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy