Repdigito

En matematiko por amuzo, repdigito (angle: repdigit) estas natura nombro kies ĉiuj ciferoj estas samaj, ofte en la decimala sistemo.

Jen kelkaj ekzemploj: 11, 666, 4444, 77777, kaj 999999. Ĉiuj repdigitoj estas palindromoj kaj multiploj je repunitoj. Unu el la plej konataj repdigitoj estas 666, konata kiel la nombro de la bestio.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy