Resorbado

Resorbado (de la latina verbo resorbere 'gluti'; respektive la koncerna substantivo resorptio 'glutado') rilatas al la sorbado de substancoj en biologiaj sistemoj. Konkrete, la esperanta sufikso re- kompreneble indikas, ke temas pri ripeta ago, respektive pri denova enpreno de substancoj en biologian sistemon, kiuj jam antaŭ iam estis tie[1][2] (pri tio ekzemple vidu sube la priskribon kio okazas en la renaj tubetoj). En homoj kaj vertebruloj, tio rilatas precipe al la sorbado de substancoj el la nutraĵa pulpo en la intestaro dum digestado (ekzemple, eroj de nutraĵoj, kiel karbonhidratoj, proteinoj kaj grasoj, vitaminoj, mineralaj substancoj, akvo, medikamentoj, toksinoj kaj aliaj).[3]

En homoj, sorbado per epitelioj estas de granda graveco, precipe en la maldika intesto. Por iuj substancoj (ekz. ungventoj kaj kontaktaj venenoj) sorbado povas okazi ankaŭ tra la haŭto.

  1. artikolo "resorbado" kaj "sorbado" en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
  2. artikolo Resorption, "resorbado", en la germanlingva faka vortaro Römpp Lexikon Chemie
  3. artikolo Resorptie, "resorbado", en la nederlandlingva retejo biologielessen.nl

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy