Retlernado

Retlernado (angle: e-learning) indikas tian manieron de eduko, kiu utiligas komputilojn, memordiskojn kaj interreton por faciligi aŭ pliefikigi partojn de la instruado.

Aldone uzatas retpoŝto, diskutforumoj, dissendolistoj. La porparolantoj de tiu ĉi eduka aliro vidas avantaĝojn en tio, ke ebliĝas instruado ĝustatempa, individuecigi kursojn surbaze de personaj taskoj kaj nesinkrona lernado.

Krome oni povas utiligi retlernadon por organizi distancajn kursojn per interreto.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy