Rhein-Main-Verkehrsverbund

La Trafika Ligo Rejno-Majno - germane Rhein-Main-Verkehrsverbund, mallongigite RMV - kunordigas la publikan transporton de suda Hesio. Ĝi fondiĝis en 1995 kiel tiutempe laŭ areo plej granda trafika komunaĵo de Germanio. La ligo kovras haltejojn en radiuso de pli-malpli 50 kilometroj ĉirkaŭ la urbo Frankfurto-ĉe-Majno, de Marburgo kaj Giessen norde ĝis Alsbach-Hähnlein ĉe Darmstadt sude, de Lorchhausen okcidente de la urboj Wiesbaden kaj Majenco en la najbara lando Rejnlando-Palatinato okcidente ĝis Babenhausen tutproksime de Aschaffenburg en la najbara lando Bavario oriente. La lasta nordokcidenta haltejo estas Limburg, la lasta nordorienta haltejo Gersfeld (Rhön) kaj la lasta sudorienta haltejo Eberbach en la najbara lando Baden-Virtembergo.[1] Por pli da informoj pri organizado kaj historio vidu la germanlingvan artikolon.

  1. mapo pri la regionaj haltejoj de lokaj trajnoj, kiu montras la etendiĝon de la ligo - la tramvojaj kaj aŭtobusaj haltejoj aldone plidetaligas la reton

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy