Rhume-fonto

La ĉefa akvopelvego en 2014; bone videblas la helblua koloro de la akvo.

La Rhume-fonto (germane: Rhumequelle) en Pöhlde (parto de la germana urbo Herzberg am Harz) kaj proksime de Rhumspringe estas unu el la plej grandaj karstaj fontoj en Centra Eŭropo. La rivero Rhume mem estas flanka rivero de Leine. La fontaj datenoj jenas: ĉefa fonto - D=20 m, ekzistas 360 flankaj fontoj; ŝutado: meze 2500 l/s, minimume=900l/s, maksimume=5500 l/s.

En 2020 estis inaŭgurita dulingva (de-eo) informtabulo ĉe la parkloko de la proksima Rhume-fonto, kie nun ankaŭ en Esperanto oni povas legi informojn pri unu el la plej grandaj fontoj en Eŭropo[1].

  1. Petro Zilvar, Zsófia Kóródy, La Esperanto-urbo daŭre aktivas. Virtuale kaj reale, paĝo 30, La Ondo de Esperanto, n-ro 3, 2020

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy