Rikuro

Rikuro en arto. Produkto de la kompanio Drosta kun desegno de virino tenanta pleton, sur kiu videblas produkto kun pentraĵo de la virino tenanta pleton ktp.
Triangulo de Sierpinski - Rikuro de trianguloj, kiuj kreas frakton
Rekursio kreita helpe de ekrana kapta softvaro, kiu kaptas sin mem dum funkciado
Desegno de arbo uzanta rekursian funkcion, skribitan en la logoo

Rikuro (el lat. recurrere, kuri returne) en logiko, matematiko kaj programado estas difino de funkcio, kiu inkluzivas la difinatan funkcion. Ĉiu rikura difino bezonas almenaŭ unu kazon ne rikuran. Pli ĝenerale oni uzas la terminon por iu sekvenco de objektoj, ripetiĝantaj je mem-simila maniero. Ekzemple, se oni aranĝas du spegulojn paralele, la aro de reflektoj, reflektoj de reflektoj, reflektoj de reflektoj de reflektoj ktp estus ekzemplo de nefinia rikuro.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy