Rivelado

Post sukcesa rivelado la filmo pretas por sekiĝo

Rivelado[1] de fotomaterialoj (filmoj kaj fotopaperoj) estas fotografia procezo, kies esenca etapo estas kemia reakcio rezulte de kiu transformiĝas eksponitaj partoj de impresiĝema substanco. Tiel latenta bildo ŝanĝiĝas al videbla negativo. Rivelado kutime okazas en solvita rivelilo; sekve plejparto de fotomaterialoj bezonas fiksadon.

  1. Difino de rivelado en PIV

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy