Scriptorium

Fino de 15-a jarcento. Miniaturo de Jean Miélot.[1] La aŭtoro imagas sin mem aktivanta en sia porskriba laborejo kun apudaj pormetiaj iloj.

Scriptorium (esperante skribejo aŭ laŭkuntekste skriboskolo[2]) latinlingve indikas, en la lingvaĵo de paleografio kaj kodeksologio, la lokon en kiu aktivis laborejo nun difinebla per «porskriba centro». Scriptorium pensigas do lokon (latinlingva sufikso -orium) kie oni skribas kaj, pro senca plivastiĝo, kie skribantoj aktivas en arto de kopiado: kio okazis precipe en Mezepoko.

En la nuna terminologio kutime oni intencas tiun parton de la monaĥeja amplekso dediĉita al la kopiado de manuskriptoj, strikte ligita kun la biblioteko. Ofte tiuj medioj kulture gravegis kaj pro la gardo de la greka kaj latina kaj hebrea kaj ĝenerale mediteranea dokumentaro, kaj pro tio ke ili fariĝis centroj de pensado kaj kreiĝo de nova kulturo.

La propra aktivado de kopiado disvolviĝis tra diversaj fazoj de la laborado de la libro. Certe, atestitaj estas diversaj fazoj de la pretigo de la surskribota pergameno: tranĉo de la folioj, borado, liniigo, glatigado... sekvis poste la fazoj de la celata skribado: kopiista monaĥo kopiadis la tekston sur la liniigita paĝo (kiu foje prezentis la spacojn sur kiuj oni poste realigis la miniaturojn. Kompreneble, la kopiada laboro ne ĉiam sin limigis al la kopiado de tekstoj antikvaj, biblioj aŭ sanktapatraj tekstoj; ofte oni skribis ankaŭ originalajn verkojn.

La aktiveco de la scriptorium estis estrata de armarius (provizanto) kiu havigis al la kopiantoj necesaĵojn por skribi (plumo, inko ktp) kaj kiu kutime havis ankaŭ aliajn taskojn (foje li diktadis la tekston al la skribantoj).[3]

Ofte la scriptoria evoluigis grafismajn uzojn novajn kaj sendependajn inter ili (oni pensu al la literoj a kaj b karakterizaj de la scriptorium de Corbie aŭ al la literoj a kaj z karakterizaj de Laon variantoj de la skribo difinita en paleografio kiel merovida skribo.

Minituristoj kutime ekintervenis sur la folioj jam redaktitaj sed antaŭ la bindado de la libro en medioj ne necese kuneksaj al la scriptorium.

La scriptoria (plurale) produktadis librojn por la monaĥejoj kaj katedraloj kaj universitatoj ktp, kaj ankaŭ por la ne vasta, sed kreskanta, branĉo de alfabetigitaj sekularoj.

  1. Christopher De Hamel, Scribes and Illuminators, (Toronto: U Toronto Press, 1992), 36.
  2. Kp. Kristana Glosaro
  3. Sankta Benedikto, Regulo, 48

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy