Senco

Senco estas la "maniero, kiel vortofrazo estas komprenota".[1] Tio estas la signifo kiu estas aljuĝita al vorto, esprimo, parolado ktp. Temas pri la elementa komponanto de la parolo. La vortoj posedas partikularan signifon propra al la lingvo kaj krome ili havas apartan sencon (vidu artikolon pragmatiko), depende de la parolinto, la intenco, la situacio kaj la kunteksto (tempo kaj spaco). Ekzemple en Esperanto la vortoj sama kaj ideo havas proprajn signifojn, sed la kunmetaĵo "samideano" havas apartan sencon.

Tiu radiko estas tre uzata en kunmetaĵoj, kiel dusenca, dubasenca, plursenca, sencoriĉa kaj sensenca.

  1. PIV NPIV Alirita la 4an de decembro 2019.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy