Sereroj

Sereroj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La sereroj estas post la volofoj kaj la fulboj la plej granda etno en Senegalo. La serera lingvo estas niĝer-konga lingvo. La plej multaj sereroj ankaŭ parolas la volofan, kiu dominas en la urboj.

Ilia socio estas matrolinie strukturita kaj distingas sin per strikte apartaj kastoj : nobeluloj, militistoj, burĝoj, sklavoj kaj metiistoj (ekzemple forĝistoj kaj artistoj (ekzemple griodoj).

Hodiaŭ distingiĝas plejparte ankoraŭ nur du socitavoloj: agrikulturistoj kaj grundposedantoj. La sereroj estas agrokultivistoj (rizo, milio, sorgo) kaj bestbredantoj.

Laŭ siaj propraj legendoj ili inter la 10-a kaj 13-a jarcento venante el la nordo enmigris en centran Senegalon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy