SpaceShipOne

SpaceShipOne (pron. [SPEJS-ŝĭp-ŭan], anglalingva nomo tradukebla kiel KosmoŜipoUnu) estas la nomo de suborbita kosmo-aviadilo, konstruata per privata kapitalo de Burt Rutan. Tiu aviadilo atingis ene de du semajnoj en septembro-oktobro 2004 alton de 100 km super la Mojave-dezerto de Kalifornio. Tiu 100 km-a alto estas la oficiala limo inter la kosmo kaj la tero. Tio signifas, ke la unua kosmoaviadilo el privata kapitalo atingis propraforte la kosmon kaj samtempe gajnis la dekmilionan premion Anseri-X.

La aviadilo ne havas konvenan propulson, kiu ebligas la deteriĝon. Ĝi estis transportita submuntinte al speciala flugmaŝino, nomata White Knight (Blanka Kavaliro), kiu portas ĝin ĝis la necesaj alto (15 km) kaj rapido.

La celo de la privata „kosmoŝipo” estis gajni la Premion X, kiu estis 10 milionoj da usonaj dolaroj. Por tio, necesis atingi la sekvantajn kriteriojn:

  • oni devas konstrui la aviadilon el privata (ne-ŝtatregistara) kapitalo;
  • oni devas atingi la alton de 100 km dufoje, ene de 2 semajnoj, per la sama aviadilo;
  • oni devas kunporti tri pasaĝerojn.

Burt Rutan konstruis aviadilon nomitan Voyager, kiu ĉirkaŭflugis en la jaro 1986 unua la mondon sen postplenigo.

Propulsa materialo: hidroksil-radika polibutadieno (HTPB), kaj oksidaza materialo dinitrogenoksido.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy