Spatelo

du spateloj el metalo
Spatelo

Spatelo

Spatelo
Klasifiko konstrua instrumentaro
Uzata por ŝmirado de gluaj substancoj sur faco
vdr
kulerspatelo

Spatelo aŭ sinonime laŭ NPIV truleto estas ilo por miksi kaj sterni duonlikvajn substancojn aŭ meti farbojn sur paletron. La nomo venas de la latina spatula diminutivo de „spatha“= glavo. Spatelo estas ofta ilo en laboratorioj de kemio kaj medicino .

Laŭ Francisko Azorín spatelo estas Trulelo, ŝpateto uzata de pentristoj k. multaj aliaj metiistoj, por miksi aŭ sterni substancojn.[1] Li indikas etimologion el la greka spathe, el spao (fosi, treni, eltiri), kaj de tie la latina spathula.[2]

Ĝi ofte konsistas el ebena labora faco kaj fusto.Ĝi konsistas el ebena labora faco kaj fusto. Spateloj estadas de diversaj larĝoj — de ĉirkaŭ 10 mm ĝis ĉirkaŭ 500 mm.

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 188.
  2. Azorín, samloke.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy