Specitranslokigo en naturkonservado estas la kapto, transporto kaj liberigo aŭ enkonduko (enmeto) de specioj, habitatoj aŭ alia ekologia materialo (kiel ekzemple grundo) de unu loko ĝis alia. Ĝi kontrastas al reenkonduko, esprimo kiu estas ĝenerale uzita por indiki la enkondukon en la sovaĝejon de specioj de kaptita materialo.
Translokigo estas efika administra strategio kaj grava temo en konservadekologio. Ĝi malpliigas la riskon je formorto pliigante la teritorion (arealo) de specio, pliigante la nombrojn en endanĝerita populacio, aŭ establante novajn populaciojn tiel reduktante la riskon je formorto.[2] Tio plibonigas la nivelon de biodiverseco en la ekosistemo.