Stigmato

Stigmatoj de Kristo.

Stigmato - neforigebla marko lasita de vundo, ofte sanganta, sur haŭto de manoj kaj piedoj kaj flanko, (el la greka stigma = marko), reeĥanta la vundojn kiuj, laŭ la evangeliaj rakontoj, oni kaŭzis en Jesuo Kristo dum lia pasiono.

Rimarkebla indiko pri stigmatoj elstaras en la Evangelio de Johano (Joh 20,24) kiam li diras al Tomaso, kiu jam rifuzis kredi ke li resurektis kaj aperis al la apostoloj: Metu tie ĉi vian fingron kaj rigardu miajn manojn, etendu vian manon, kaj ĝin metu en mian flankon. Ankaŭ apokrifaj evangelioj foje aludas al tiuj signoj kiel en la evangelio de Petro. Se en la kristana kulturo, skriba kaj liturgia, tre frue aperis la reeĥo al la stigmatoj, pentre ili signaliĝas ne antaŭ la 6-a jarcento kiel en la baziliko de Sankta Sabina en Romo, kie la tri kondamnitoj estas prezentataj kun la najloj stigmatizantaj la manojn, ne pendantaj tamen, sed kun la piedoj terapogitaj.

La sama vorto estis uzata de Paŭlo el Tarso en Gal 6,17: Mi portas la stigmatojn (greke stigmata) de Sinjoro Jesuo en mia korpo, eble laŭ metafora senco indikante la suferojn de la persekutoj kaj la ricevitajn batojn kiuj eble lasis signojn en lia korpo.

Sed la vorto havus nur filologian altiron se la historio kaj kronikoj ne konus personojn vunditajn samloke kaj sammaniere kvazaŭ identiĝantaj al la modelo: stigmatizitaj, do, sen konstateblaj fizikaj kaŭzoj. Kaj la fenomeno konstatas jam tra ok jarcentoj, de kiam unue en Francisko el Asizo (1224) ties kunfratoj rimarkis la karakterizajn signojn.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy