Superbando

Superbando[1] estas, ĉefe en rokmuziko, muzika grupo, konsistanta el konataj instrumentistoj kaj kantistoj. Superbandoj kreiĝis iom post iom, dum okazantaj personaj ŝanĝoj, kiuj estiĝis nature en muzikaj grupoj (ekzemple Yes, King Crimson) aŭ ili estis kreitaj de fundamente el konataj muzikistoj (ekzemple Emerson, Lake and Palmer, Led Zeppelin, Cream). Kelkaj superbandoj daŭris dum longaj jardekoj, sed la ekzisto de plimulto el ili estis mallonga, kaj ilia disfalo ofte akompanis konfliktojn inter troe grandaj personecoj.

  1. Bertilo Wennergren, Roko kaj Popo: Popularmuzika Terminaro en Esperanto

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy