Takelo

Kvar-ŝnurera takelo

Takelo estas aparato konsistanta el du puliaroj, unu fiksa kaj unu libera, kunigitaj per ŝnuroĉeno.

Laŭ Francisko Azorín takelo estas Aparato por movi pezajn ŝarĝojn, konsistanta el du aŭ pli pulioj, unu fiksa k. la alia-j libera-j, sed ĉiuj kunigitaj per ŝnuro aŭ ĉeno.[1] Li indikas etimologion el la sanskrita tag (atingi), kaj de tie la holanda tak.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 197.
  2. Azorín, samloke.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy