La Traktato de Hudajbija (en araba: صلح الحديبية) estis grava evento kiu okazis dum la formado de Islamo. Ĝi estis ŝlosila traktato inter Muhammad, reprezentanta la ŝtaton Medino, kaj la Kurajŝa tribo de Mekko en Marto 628 (koresponde al Du al-Ki'dah, 6 AH). Ĝi helpis al malpliigo de la konflikteco inter ambaŭ urboj, plifirmigis hudna, nome 10-jara paco, kaj rajtigis la sekvantojn de Muhammad reveni la venontan jaron en paca pilgrimado, nome Umrah Du'l-Kada.[1][2][3]