Triacetato

Per triacetato (aŭ ankaŭ per acetilcelulozo aŭ simple acetato), estas indikata la triacetato de celulozo (CTA, el la angla Cellulose TriAcetate), nome la materialo kiu anstataŭis, ĉirkaŭ 1940, la celuloidon (aŭ nitraton de celulozo aŭ nitrocelulozon), kiu pro sia ekstrema flamiĝemo, estis montriĝinta tro danĝera kiel por kinofilmo.

La triacetato naskiĝis kiel evoluo de la diacetato de celulozo, jam uzita kiel subportilo por amatoraj kinofilmoj.

La CTA, krom la neflamiĝemo, prezentas ankaŭ karakterizojn favorajn al uzo foto-kino-filmo: ekzemple, ĝia alta dimensia stabileco konsentas fabriki materiajn tavolojn tre maldeformeblajn. Duone de la 19-a jarcento tiu inventaĵo estis novaĵo tre grava en kinematografio; pruve de tio en la itala filmo Nova kino paradizo, la projekciisto Alfredo estis blindigita pro incendio de la celoloido kaj fariĝis angorplena kiam oni lin sciigis pri la nova triacetata membrano jam uzita en eksteraj landoj antaŭ la incendio.

Hodiaŭ la triacetato estas uzata ĉiam malpli ĉar anstataŭigita per la Polietilena tereftalato (PET).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy