Volinio | ||||
---|---|---|---|---|
Regiono | ||||
la kastelo de Luck estis la sidejo de la mezepokaj princoj de Volinio | ||||
Blazono | ||||
historia regiono de Ukranio [+] | ||||
Lando | Ukrainio, Pollando | |||
- koordinatoj | 50° 44′ 20″ N, 25° 19′ 24″ O (mapo)50.73888888888925.323333333333Koordinatoj: 50° 44′ 20″ N, 25° 19′ 24″ O (mapo) | |||
|
||||
Volinio | ||||
Vikimedia Komunejo: Volhynia [+] | ||||
Volinio (ukraine Волинь, latinlitere Volin' , ruse Волынь, latinlitere Volin' , litove Voluinė, pole Wołyń) estas historia regiono, kiu kovras la nordokcidenton de Ukrainio kaj laŭ la nuntempajn ŝtatajn limojn ankaŭ pli malgrandajn partojn de orienta Pollando kaj de suda Belorusio. La nuntempa Volina Provinco de Ukrainio ampleksas nur parton de la historia teritorio de Volinio.
La regiono laŭdire havu sian nomon de la legenda, delonge malaperinta urbo Volino, kiu laŭlegende iam situis okcidente de la rivero Okcidenta Bugo proksime de la nuna urbo Volodimir-Volinskij kaj estis la ĉefa loĝloko de la orientslava tribo de volinianoj.