Sufiksoj en Esperanto
|
Tipo
|
Oficialaj
|
Neoficialaj
|
Verbaj
|
-ant-, -int-, -ont- -at-, -it-, -ot-
|
-unt-, -ut-
|
Seksaj
|
-in-
|
-iĉ-, -ip-
|
Aliaj
|
-aĉ-, -ad-, -aĵ-, -an-, -ar-,
-ĉj-,
-ebl-, -ec-, -eg-, -ej-, -em-, -end-, -er-, -estr-, -et-,
-id-, -ig-, -iĝ-, -il-, -ind-, -ing-, -ism-, -ist-,
-nj-,
-obl-, -on-, -op-,
-uj-, -ul-, -um-.
|
-ab-, -ac-, -al-, -ari-, -ator-,
-e-, -ed-, -el-, -en-, -enz-, -esk-, -ez-,
-i-, -if-, -ik-, -ilion-, -iliard-, -it-, -iv-, -iz-,
-j-,
-nomial-,
-ofon-, -oid-, -ol-, -olog-, -ologi-, -ometr-, -otek-, -oz-
-pj-,
-t-, -tet-, -uk-.
|
|
La sufikso -um- montras vorton kiu rilatas al la ĉefvorto. -um- mem ne havas difinitan signifon, do la rilato povas esti diversspeca. Tial oni devas lerni ĉiun vorton kun -um- aparte. Ekzistas tamen kelkaj grupoj de um-vortoj kun similaj signifoj:
- Vestaĵparto ĉe iu korpoparto, ekz-e
- pland-um-o = la plata malsupro de ŝuo, kiu tuŝas la plandon
- kol-um-o = vestaĵparto, kiu ĉirkaŭas la kolon
- Agi per io, ekz-e
- foli-um-i = turni la foliojn de libro aŭ gazeto por rapide kaj dise iom legi
- brak-um-i = ĉirkaŭi per la brakoj
- palpebr-um-i = rapide fermi kaj malfermi la palpebrojn
- Ekzekuti iumaniere, ekz-e
- pend-um-i = pendigi per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo por mortigi
- kruc-um-i = najli aŭ ligi al kruco por mortigi
- ŝton-um-i = mortigi per ŝton-ĵetado
- Provizi per io, ekz-e
- aer-um-i = enlasi eksteran aeron por freŝigi
- akv-um-i = malsekigi per surverŝo aŭ trafluigo de akvo
- Nombrosistemo, ekz-e
- du-um-a nombrosistemo = sistemo kun du ciferoj, binara sistemo
- dek-um-a nombrosistemo = sistemo kun dek ciferoj, decimala sistemo
Kelkaj um-vortoj tamen ne apartenas al iu ajn grupo:
- plen-um-i = fari plene
- cerb-um-i = penege streĉi sian penson pri io
- malvarm-um-o = malsano kun tusado, nazkataro k.t.p. (laŭ popola kredo, tiaj malsanoj devenas de malvarmo; sed laŭ la moderna scienco ne estas rekta ligo)
- ktp
Kvankam oni devas lerni ĉiun um-vorton aparte, oni tamen povas argumenti, ke la ekzisto de -um- en Esperanto plifaciligas ĝin: Estas pli facile aparte memorigi, ke iu vorto estas um-derivaĵo de alia vorto, ol memorigi tute novan radikon sen difinita rilato al aliaj radikoj.
Jen listo de elektitaj um-vortoj:
-umo:
alfabetumo, brulumo, cicumo, ĉarumo, ekstremumo, grajnumo, hufumo, kalkanumo, kolumo, komunumo, kortumo, laktumo, manumo, mondumo
-umi:
aerumi, akvumi, amindumi, antaŭplenumi, bitumi, butikumi, cerbumi, brakumi, faldumi, fingrumi, foliumi, glaciumi, glitumi, gustumi, kafejumi, kalkumi, kolombumi, krucumi, langumi, lavumi, literumi, lokumi, lotumi, manumi, mastrumi. okulumi
-uma:
[numero]-uma , dekstruma, inerciuma, komunuma, monduma