8373 Stephengould | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 8373 Stephengould |
Aliaj nomoj | 1992 AB |
Nomita laŭ | Stephen Jay Gould vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker |
Dato de malkovro | 1-a de januaro 1992 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono ekstera ĉefzono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
490,973 Gm (3,282 AU) 218,684 Gm (1,462 AU) 763,262 Gm (5,102 AU) |
Discentreco | 0,5546 |
Meza anomaliangulo | 3,380° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 40,781° |
Periodo | 2171,683 tagoj (5,946 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 16,44 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
88,860° |
Argum. de periapsido | 55,399° |
Terdistanco - Minimuma |
96,521 Gm (0,6452 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 5,48 km Ĉefa korpo : 5,29 km |
Rotacia periodo | 0,1848 tago (4,435 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,133 ± 0,088 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,07 |
8373 Stephengould estas malgranda, ne tre hela duopa asteroido de la ekstera asteroida zono, malkovrita la 1-a de januaro 1992 de la usonaj geedzoj geastronomoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker, elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kantono San Diego, Kalifornio, Usono).
Ĝi estas unu el la maloftaj asteroidoj de la Grikva familio, grupo da asteroidoj en orbita resonanco 2:1 kun Jupitero. Pro ĝia orbita discentreco, ĝi pasas sufiĉe proksime de la orbito de Marso por estis klasifikata marsrenkonta asteroido : ĝia marsa MOID estas 0,11719 astronomia unuo, tie estas 17,531 milionoj da km. Malgraŭ ĝia aphelio de 5,102 astronomiaj unuoj, (763,262 milionoj da km) ĝi restas malproksima de la jupitera orbito pro sia tre granda orbita klineco.