Aalborg(aŭ laŭ alternativa literumo (vidu sube) Ålborg) estas urbo kaj mara haveno en Danio. Post Kopenhago, Århus kaj Odense ĝi ĝis la fino de 2006 estis la kvara plej granda urbo de la ŝtato kaj samtempe administra centro de la distrikto Nordjylland (Norda Jutlando). Post administra reformo, kiu efektiviĝis komence de 2007, ĝi gajnis kelkajn randajn urbopartojn kaj nun antaŭ Odense estas la tria plej granda urbo. Nun pli ol 190.000 loĝantoj estas registritaj kiel anoj de la urbo.