Acido

Ĉi tiu artikolo temas pri kemia kombinaĵo kiu emas fordoni protonon aŭ fordonas protonon. Por gusto rigardu la paĝon Acida gusto. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Acido (apartigilo).

Acido (ĝenerala formulo estas HA aŭ [H+A]) difiniĝas tradicie kiel kemia kombinaĵo (molekulojono), kiu, kiam solvita en akvo, generas solvaĵon kun hidrogena jono (protono fakte), kaj tiele kontribuas al acideco pli granda ol tiu de pura akvo, t.e. pH malpli ol 7,0.

Laŭ la moderna difino de Johannes Nicolaus Brønsted kaj Martin Lowry, "acido" estas iun ajn kemiaĵo, kiu donas hidrogenan jonon (H+) al alia kombinaĵo, kiu nomiĝas "bazo".

Vulgaraj ekzemploj estas acetata acido (el la vinagro), formika acido (el la formikoj) aŭ sulfura acido (uzata en veturilaj baterioj). En la sistemoj "acido/bazo", ne estas ŝanĝoj en oksidiĝa nombro, kontraŭe al la redoksaj sistemoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy