Administra divido de Moskvo

Arondismentoj de Moskvo:1 - Centra, 2 - Norda, 3 - Nord-Orienta, 4 - Orienta, 5 - Sud-Orienta, 6 - Suda, 7 - Sud-Okcidenta, 8 - Okcidenta, 9 - Nord-Okcidenta, 10 - Zelenograda, 11 - Nov-Moskva, 12 - Troick

Administra divido de Moskvo estas oficiale akceptita sistemo de teritoriaj unuoj en Moskvo. La nuna administra divido de Moskvo estas bazita sur la reformo de la jaro 1991, tamen dum la sekvaj jaroj ofte ŝanĝiĝis.

En 2014 Moskvo konsistas el 12 administraj arondismentoj: Centra, Orienta, Sud-Orienta, Suda, Sud-Okcidenta, Okcidenta, Nord-Okcidenta, Norda, Nord-Orienta, Zelenograda, Troick, Nov-Moskva. La lastaj du arondismentoj estis oficiale aldonitaj al konsisto de Moskvo la 1-an de junio 2012 laŭ projekto pri disvastigado de Moskvo (antaŭe ili apartenis al Moskva provinco).

La arondismentoj (krom la du akceptitaj en 2012) estas dividitaj je distriktoj. Entute estas 125 distriktoj. La arondismentoj Troick kaj Nov-Moskva estas dividitaj je apartaj teritoriaj unuoj, nomataj poselenije (ruse Поселение, signifo "loĝloko" aŭ "setlejo").


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by razib.in