Afrikakorps | ||
---|---|---|
expeditionary force (en) terarmea korpuso de Nazia Germanio | ||
Komenco | 1941 vd | |
Fino | 1943 vd | |
Lando(j) | Germana Regno vd | |
Sidejo | Tripolo | |
La Afrikakorps, Afrika Korps aŭ Germana Afrikakorps (en germana: Deutsches Afrikakorps, DAK) estis la germana ekspedicia forto en Afriko dum la Nord-Afrika kampanjo de la Dua Mondmilito. Dekomence sendita kiel helpa forto por plifirmigi la defendon fare de Italio de iliaj afrikaj kolonioj, la formacio luktis en Afriko, sub variaj nomoj, el Marto 1941 ĝis sia kapitulaco en Majo 1943. La plej bone konata komandanto estis kampomarŝalo Erwin Rommel.
La Nord-Afrika kampanjo servis al Germanio kaj Italio sekurigi sian sudan flankon. Celo estis interalie konkeri britan Egiption. Je la batalo ĉe El-Alamejn en 1942 la provo fiaskis. En 1943 la okcidentaj aliancanoj sukcesis konkeri Tunizion kaj ekiri al suda Italio.