Akcento

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun akĉento.

Akcento estas prozodia fenomeno kiu elstarigas silabon en vortovorton en frazo. Akcento estas supersegmenta eco de vortoj kaj frazoj. Ĝi apartenas al la fonologio de lingvoj. En plej multaj lingvoj, ia formo de akcento estas uzata por indiki la fokuson de la frazo per frazakcento. En multaj lingvoj kiuj ne estas tonlingvoj, unu silabo en plursilabaj vortoj kutimas esti akcentita. En tiuj kazoj, akcento estas realigata per altigo de la forto de voĉo kaj artikulacio. Tio estas nomata dinamika akcentostreĉakcento (angle: stress accent aŭ simple stress).

En kelkaj tonlingvoj, tono havas similan funkcion, kaj oni nomas tion tonakcento (angle: tone accent aŭ simple accent), en ne-faka lingvo foje ”muzika akcento”. Tonakcento tamen realiĝas malsame en malsamaj lingvoj kaj do ne estas unueca fenomeno.[1]

  1. Larry M. Hyman (2006). “Word prosodic typology”, Phonology 23, p. 225–257. doi:doi:10.1017/S0952675706000893.  Arkivigite je 2012-12-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-19. Alirita 2011-09-22.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy