Aksumo

Aksumo
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 66 800  (2015) [+]
Loĝdenso 3 868 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 7′ N, 38° 44′ O (mapo)14.121838.7315Koordinatoj: 14° 7′ N, 38° 44′ O (mapo) [+]
Alto 2 131 m [+]
Areo 17,27 km² (1 727 ha) [+]
Aksumo (Etiopio)
Aksumo (Etiopio)
DEC
Situo de Aksumo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aksum [+]
vdr
Steleo de reĝo Ezana en Aksumo

Aksumo (Axum) estas praa urbo en nordo de Etiopio kun ĉ. 40.000 loĝantoj, kiu estis iam centro de la Reĝlando de Aksumo. Ĝi estas nuntempe konata kiel turisma centro pro siaj artaĵoj.

Sur la centra placo de la urbo staras (aŭ kuŝas rompite) 126 grandegaj granitaj obeliskoj. Unu kolono el ili - kuŝanta nun — estis iam alta de 34 m, pezas pli ol 150 tunojn kaj estis la plej alta obelisko de la historio. Oni povas vidi glaptajn kaj ankaŭ orname skulptitajn kolonojn.

Aksuma preĝejo, kie estas adorita la kesto de interligo

Oni elfosis el sub la ruinoj de la praa palaco — kovrita per herbo — 27 skulptitajn ŝtontronojn. Laŭ tradicio, la preĝejo de Sankta Virdulino de Aion el la 17-a jarcento enhavas la originalajn leĝtabulojn de Moseo, kiujn kunportis al Etiopio Meneliko la 1-a, filo de reĝo Salomono kaj Reĝino de Ŝeba. En 1965, Haile Selasie la 1-a konstruigis novan preĝejon apud la malnova.

En la nuna urbo funkcias flughaveno, hospitalo, sancentro ktp..


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy