Akva rezervujo Lipno | |
ĉeĥe: Vodní nádrž Lipno, ĉeĥe: Údolní nádrž Lipno | |
rezervujo | |
Parto de Lipno pli proksime ĉe la digo
| |
Oficiala nomo: Akva rezervujo Lipno | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono |
Distriktoj | Distrikto Český Krumlov, Distrikto Prachatice |
Municipoj | 6
|
Montaro | Šumava |
Rivero | Vultavo |
Situo | Akva rezervujo Lipno |
- alteco | 729 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 41′ 10″ N 14° 05′ 07″ O / 48.68611 °N, 14.08528 °O (mapo) |
Longo de rezervujo | 42 km (26 mi) |
Larĝo de rezervujo | 5 km (3 mi) |
Maks. profundo | 25,0 m |
Volumeno | 309 502 000,0 m3 (10 929 959 980 cu ft) |
Akvokolektejo | 950,56 km² (95 056 ha) |
Areo | 48,7 km² (4 870 ha) |
Konstruita | 1952 - 1959 |
Tipo de digo | ŝutita |
Tipo de rezervujo | valbaraĵo |
Longo de digo | 296 m |
Alteco de digo | 25 m |
Insuloj | Tajvano, Kunikla insulo |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Lipno Reservoir | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Akva rezervujo Lipno troviĝas en sudokcidenta parto de Bohemio en la montaro Šumava (Böhmerwald), plejparte en la teritorio de CHKO Šumava (Chráněná krajinná oblast Šumava, PPR Šumava) kaj de Nacia parko Šumava, kiu troviĝas ene de la CHKO. Ĝi estis konstruita sur la supra parto de la rivero Vltava (Vultavo) kiel duŝtupa baraĵo Lipno 1 kaj Lipno 2 en la jaroj 1952-1959 kaj ĝi fariĝis la plej granda valdiga konstruaĵo en Ĉeĥa respubliko kaj samtempe ankaŭ kun la areo de 48,7 km² la plej granda lago. Lipno 1 troviĝas 725 m super la marnivelo kaj Lipno 2, kiu situas laŭflue ĉe Vyšší Brod kaj servas nur kiel reguliga baraĵo havas tre varieblan kuban amplekson kaj la marnivelon 557 m kun pli malpli 5 m.