Akvopoluado

Kio estas plantoziĝo? Video de la jutuba kanalo Scivolemo.
Elverŝado de poluita akvo.
Solidaj poluaĵoj.

Akvopoluado estas poluado de akvejoj (kiel lagoj, riveroj, oceanoj, grundakvejoj kaj grundakvo ĝenerale). Akvopoluado okazas kiam poluaĵoj estas elverŝataj ĉu rekte ĉu nerekte en akvejojn sen taŭga traktado por forigi damaĝajn elementojn.

Akvopoluado tuŝas plantojn kaj organismojn vivantajn ĉe tiuj akvejoj. En preskaŭ ĉiuj kazoj la efiko estas damaĝa ne nur al unuopaj specioj kaj populacioj, sed ankaŭ al la naturaj biologiaj komunumoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy