Al-Udo

Udo farita de Abdo Nahat.
Al-udisto

Al-Udo aŭ simple udo (arabeعود ʿūd; somalie Kaban; perse: بربط barbat; turke ud ut;[1] helene ούτι; armene ուդ, azerbajĝane: ud; hebree: עוד ud), foje ankaŭ nomata 'araba liuto', estas kordinstrumento kiu estas ĉefe ludata en araba muziko tradicia kaj muziko de Orient-Afriko. La dorsflanko de ĝia korpo fariĝas el daŭboj kaj similas pelvon, farante kameron resonancan kaj aldonante tonkoloron. Kutime, sed ne ĉiam, la al-udo havas 11 kordojn kaj la kolo ne havas fretojn. Oni ludas la kordojn per plektro, kiu povas fariĝi el plumo agla, karapaco testudaplasto. Ekzistas multaj agordsistemoj por la al-udo.[2]

La plej antikva kroniko bilda pri la al-udo datiĝas ĉe antaŭ pli da 5000 jaroj en Sud-Mezopotamio. Ĉi tiu muzikilo kaj ĝiaj parencoj proksimaj faradis parto de muziko en ĉiom da civilizacioj antikvaj en la regionoj Mediteranea kaj Mez-Orienta, inkludante la Sumeranoj, Akadanoj, Persoj, Babilonianoj, Asirianoj, Armenoj, Helenoj, Egiptoj kaj Romianoj. La liuto eŭropa devenis el la al-udo.

  1. Güncel Türkçe Sözlük'te Söz Arama Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine turke
  2. http://stringedinstrumentdatabase.aornis.com/datumbazo/ Datumbazo de kordinstrumentoj.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy