Albana lingvo | ||
Shqip | ||
Teritorio de albana lingvo | ||
natura lingvo • makrolingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Albanoid | ||
Parolata en | Albanio, Kosovo, Macedonio, Serbio, Montenegro, Kroatio, Turko kaj Rumanio, krome en Italio kaj Greklando sed kiel lingvo de enmigrintoj en okcidenta kaj meza Eŭropo kaj Norda Ameriko kaj Aŭstralio. | |
Parolantoj | pli ol 7,5 milionoj | |
Skribo | Latina alfabeto | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro
| ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Albanio, Kosovo | |
Reguligita de | Akademio de Sciencoj de Albanio | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | sq | |
ISO 639-2 | ||
Bibliografia | alb | |
Terminologia | sqi | |
ISO 639-3 | sqi | |
Glottolog | alba1267 | |
Angla nomo | Albanian | |
Franca nomo | albanais | |
Vikipedio | ||
La albana lingvo estas hindeŭropa lingvo parolata de almenaŭ ĉirkaŭ ses milionoj de loĝantoj de la okcidenta balkana duoninsulo de la sud-orienta Eŭropo.
Estas du ĉefaj dialektoj, kiuj estas limigite interkompreneblaj: Tosk, parolata en la suda kaj centra Albanio, kaj inter la albana malplimulto de nord-okcidenta Grekio; kaj Gheg (aŭ Geg), parolata en la norda Albanio kaj inter la albanoj de Kosovo, Makedonio, Grekio kaj Montenegro. Oni kredas ke la albana lingvo venas ĉefe de la iliriaj lingvoj, kiuj estis parolataj en tiu regiono antaŭ du jarmiloj, kaj kiuj estas parto de neniu konata pli vasta subgrupo en la hindeŭropa familio.
La arbereŝoj (plurale arbëreshë, singulare: arbëresh) estas komunumo albanlingva kiu vivas en la suda parto de Italio.