Albert Camus
|
Nobel-premiito
|
franca verkisto kaj filozofo
|
|
Persona informo
|
Albert Camus
|
Naskiĝo
|
7-an de novembro 1913 (1913-11-07) en Mondovi (Franca Alĝerio)
|
Morto
|
4-an de januaro 1960 (1960-01-04) (46-jaraĝa) en Villeblevin (Francio)
|
Mortis pro
|
Akcidenta morto vd
|
Mortis per
|
Single-vehicle accident (en) vd
|
Tombo
|
Cemetery in Lourmarin (en) vd
|
Religio
|
ateismo vd
|
Lingvoj
|
franca vd
|
Loĝloko
|
Francio vd
|
Ŝtataneco
|
Francio vd
|
Alma mater
|
Universitato de Alĝero - filozofio (1935–1936) vd
|
|
Subskribo
|
Familio
|
Edz(in)o
|
Francine Faure (en) (1940–1960) Simone Hié (en) (1934–1940) vd
|
Amkunulo
|
Blanche Balain (en) (1937–) María Casares (1944–1945) Mamaine Koestler (en) (1946–) María Casares (1948–1960) Catherine Sellers (en) (1956–1960) Mette Ivers (en) (1957–1960) vd
|
Infanoj
|
Catherine Camus ( Francine Faure (en) ) Jean Camus ( Francine Faure (en) ) vd
|
Profesio
|
Okupo
|
verkisto scenaristo membro de Franca rezistado poeto futbalisto dramaturgo ĵurnalisto eseisto filozofo romanisto publikigisto vd
|
Laborkampo
|
Filozofio, literaturo, ĵurnalismo, etiko, ekzisto, politika filozofio, opinia ĵurnalismo, teatro, literatura aktiveco, eseo, dramo kaj Ciklo de la Absurdo vd
|
Aktiva en
|
Parizo vd
|
Verkado
|
Verkoj
|
La Homo Ribelita ❦ A Happy Death ❦ La Kazo ❦ La Mito de Sizifo ❦ La fremdulo ❦ La Pesto ❦ Albert Camus, María Casares. Correspondence (1944-1959) ❦ Kaligulo ❦ Nek viktimoj nek ekzekutistoj vd
|
|
|
vd
|
Fonto: Vikidatumoj
|
|
Albert CAMUS [Albèr Kamu] (naskiĝis la 7-an de novembro 1913, mortis la 4-an de januaro 1960) estis franca verkisto kaj filozofo. Li estis nobelpremiito pri literaturo en 1957.
Bazo de la verko de Camus estas la filozofio de la absurdo, kiu estas bazita sur la ekkono de la sensenceco de la homa vivo. Tamen laŭ Camus la homoj estas liberaj kaj povas kontraŭbatali tiun sorton de sensenceco. Tiun sintenon tre koncize resumas unu frazo el la eseo La Mito de Sizifo (france: Le Mythe de Sisyphe): "Ni devas imagi, ke Sizifo estis feliĉa homo".
La filozofia pensaro de Camus kondukis lin al seniluzia humanismo, kiu estas klare perceptebla en liaj verkoj. Samtempe ĝi instigis lin al politika aktivado: Camus partoprenis la Francan rezistadon en la dua mondmilito kaj provis peri pacan finiĝon de la Milito de Alĝerio.