Albito

Albito

Albito estas tre ofte troviĝanta mineralo el la mineralklaso de la silikatoj, pli ekzakte tektosilikato el la grupo de la feldspatoj kun la kemia formulo NaAlSi3O8. Ĝia koloro varias laŭ la variaĵoj inter senkolora, blanka, griza, flava, ruĝa, verda kaj blua.

Albito formas kun pliaj, similaj mineraloj miksvicon, nomitan anortoklazo-anortito-banalzito-serio. La vico komenciĝas je ortoklazo (KAlSi3O8), iras tra la interŝtupoj sanidino, Na-sanidino kaj anortoklazo al albito (NaAlSi3O8) kaj poste tra la interŝtupoj oligoklazo, andezino, labradorito kaj bitovnito al anortito (CaAl2Si2O8).

albita kristalo el Grenlando rigarde al la b-akso

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy