Aleksandro Voskresenskij

Aleksandr Voskresenskij
(1808-1880)
Rusa kemiisto kiu aktivis kiel rektoro en la Imperia Universitato de Sankt-Peterburgo, li estis malkovrinto de la teobromino kaj de la benzokinono, kaj kvankam Miĥail Lomonosov estis la unua kiu instruis kemion en Rusio kaj kreis la unuan kemian laboratorion, laŭ Mendelejevo, Voskresenskij estas la "praavo de la rusa kemio".
Rusa kemiisto kiu aktivis kiel rektoro en la Imperia Universitato de Sankt-Peterburgo, li estis malkovrinto de la teobromino kaj de la benzokinono, kaj kvankam Miĥail Lomonosov estis la unua kiu instruis kemion en Rusio kaj kreis la unuan kemian laboratorion, laŭ Mendelejevo, Voskresenskij estas la "praavo de la rusa kemio".
Persona informo
Naskiĝo 25-a de novembro 1808Julia kalendaro
7-a de decembro 1808Gregoria kalendaro
en Торжок, Rusa Imperio
Morto 21-a de januaro 1880Julia kalendaro
2-a de februaro 1880Gregoria kalendaro
en Sankt-Peterburgo, Rusa Imperio
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Sankt-Peterburgo
Universitato de Giessen
Rusia Akademio de Sciencoj
Memorigilo Aleksandro Voskresenskij
Profesio
Okupo kemiisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kemio Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Germain Henri Hess vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksandro Abramoviĉ VOSKRESENSKIJ (ruse Александр Абрамович Воскресенский) estis rusa kemiisto kiu malkovris la benzokinonon kaj la teobrominon. Li estis lernanto de Germain Henri Hess, Justus von Liebig kaj Nikolao Zinin. Siavice li estis profesoro de Dmitrij Mendelejev, Nikolao Beketov, Nikolao Aleksandroviĉ Menŝutkin (1842-1907), Aleksejo Romanoviĉ Ŝuljaĉenko (1841-1903), Nikolao Sokolov, kaj Petro Petroviĉ Aleksejev (1840-1891). Sian doktoran diplomon li ricevis en 1838 en la Universitato de Giessen okaze de la malkovro de la benzokinono el la kinkona ŝelo.

En 1842 li izolis la teobrominon el la kakao-semo.[1] La molekulo ricevis sian nomon ekde la latina nomo de la planto "theobromina cacao", referencante la nomon donital de Hernán Cortés al la "manĝaĵo de la Dioj". Post li, Hermann Emil Fischer (1852-1919) starigis la strukturon de la teobromino je la unua fojo en 1882. Teofilino, alia derivaĵo de la kakao, estis identigita de Fisher en la teo, en 1888. En la komenco de la 20-a jarcento, teofilino estis enkondukita en la medicina kliniko, unue kiel diurezaĵo kaj pli malfrue en la traktado de la astmo. Voskresenskij ankaŭ helpis identigi la strukturon de la naftaleno. Li estis posedanto de minejo kaj ankaŭ studis la antraciton.

  1. Coffee: Production, Quality and Chemistry

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy