Aleksandro la 7-a

Aleksandro la 7-a
237-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Fabio Chigi
Pontifiko de 7-a de aprilo 1655 [#]
ĝis 22-a de majo 1667 [#]
Antaŭulo Inocento la 10-a
Sekvanto Klemento la 9-a
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1599 (1599-02-13)
en Sieno
Morto 22-an de majo 1667 (1667-05-22) (68-jaraĝa)
en Romo
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Alma mater Universitato de Sieno [#]
Lingvoj itala lingvolatina lingvo [#]
Subskribo Aleksandro la 7-a
Familio
Dinastio familio Chigi [#]
Patro Flavio Chigi, Gonfaloniere [#]
Patrino Laura Marsili [#]
Gefratoj Mario Chigi [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aleksandro la 7-a estis papo de la katolika eklezio (1655-1667) kiu distingiĝas pro intelektaj kaj moralaj dotoj. Li estis eklezia defendanto de la kredo (li konfirmis la kondamnon pri Jansenismo) kaj granda mecenato, kiu ŝatis ekmovi intensajn debatojn kun artistoj kaj scienculoj. Al li ŝuldiĝas la valorigo de la vatikana biblioteko, la ekkreo de la Arĥivo de la vatikana Ŝtatsekretariejo, kiu poste fariĝos la fama Sekreta vatikana arĥivo, kaj la instituciiĝo de ses novaj katedroj ĉe la universitato «La Sapienza» en Romo.

Li konsideris la urbon Romo kiel konstantan bildon de la grandiozeco de la eklezio kaj de papado kaj pro tio kuraĝigis la artan produktadon. Granda estimanto de Gian Lorenzo Bernini, al tiu ĉi komisiis la «Reĝan Skalon» en Vatikano, sed antaǔ ĉio igas lin faranto de la du eksterordinaraj ĉefverkoj: la katedro de Sankta Petro, situinta en la absido de la baziliko (laboroj daŭrintaj de 1656 ĝis 1665), kaj la mondfama kolonaro en la placo Sankta Petro, ornamita per 96 statuoj.

Malavara kaj humila, ankaŭ kiel papo ne forgesis la feblan homan naturon, oni rakontis ke tuj post sia elektiĝo al papado li ordonis al Bernini meti ĉerkon en lia ĉambro kiel admono kontraŭ aroganteco.

Dekomence malinklinis ĉiun formon de nepotismo, male al multaj papoj de tiu epoko, sed poste ankaŭ li cedis al tento aŭ bezono de mono kaj perŝanĝe favoris familianojn, kvankam ene de precizaj limoj kaj post premoj de kardinaloj kaj post decido de la konsistorio de 1656, kiu, kune kun la opinio de elstaraj teologoj, asertis la senkulpecon de la nepotista praktiko.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy