Alfred Hitchcock

Alfred Hitchcock
brita reĝisoro kaj produktoro
Persona informo
Alfred Hitchcock
Naskonomo Alfred Joseph Hitchcock
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1899 (1899-08-13)
en Leytonstone, Londono,  Britio
Morto 29-an de aprilo 1980 (1980-04-29) (80-jaraĝa)
en Bel Air, Losanĝeleso, Kalifornio,  Usono
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Rena malfunkcio Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj germanaangla vd
Loĝloko Londono • Leytonstone vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Usono
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (–1927) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Tower Hamlets College (en) Traduki (1913–1914)
Salesian College (en) Traduki (1908–1908)
Universitato de Londono Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Alfred Hitchcock
Familio
Patro William Hitchcock (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Alma Reville (1926–1980) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Pat Hitchcock Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Hitchcock vd
Okupo filmreĝisoro
filmaktoro
televida reĝisoro
ĉefkameraisto
reĝisoro
televida produktoro
filmproduktoro
filmmuntisto
scenaristo
produktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1921–1980 vd
Verkado
Verkoj North by Northwest ❦
La viro kiu sciis tro multe ❦
Foreign Correspondent ❦
La sinjorino malaperas ❦
La 39 ŝtupoj ❦
Saboteur ❦
Torn Curtain ❦
Psycho ❦
Vertigo ❦
The Birds ❦
Suspicion ❦
Telefonu al M por Murdo ❦
Rear Window vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfred HITCHCOCK ([ˈælfɹɛd hɪtʃkɒk], Esperante Alfredo HIĈKOK, naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1899 en Londono, mortis la 29-an de aprilo 1980[1] en Los-Anĝeleso) estis brita reĝisoro kaj produktoro,[2] ofte kromnomita "La Majstro de Suspenso".[3]. Li pioniris multajn elementojn de la kinaj ĝenroj suspenso kaj psikologia trilero. Li havis sukcesan karieron en la Brita kinarto kaj per mutaj kaj per fruaj sonfilmoj kaj iĝis rekonata kiel plej bona reĝisoro de Anglio. Hitchcock poste translokiĝis en Holivudon en 1939[4] kaj iĝis usona ŝtatano en 1955.[5]

Laŭlonge de kariero de duono da jarcento, Hitchcock konstruis por si mem rekoneblan reĝisoran stilon.[6] Liaj stilaj markoj estas la uzado de kameramovado kiu imitas la rigardon de persono,[7] devigante la vidantojn engaĝiĝi en formo de Rigardismo.[8] Aldone, li metis scenojn por pligrandigi anksion, timon, aŭ empation, kaj uzis plinovigajn formojn de filmeditado.[8] Liaj verkoj ofte aperigis fuĝantojn kun "blondulinaj" inaj roluloj.[9][10] Multaj el la filmoj de Hitchcock havas surprizajn finojn kaj trilerajn intrigojn kiuj montras priskribojn de murdo kaj alia violento. Multaj el la misterioj, tamen, estas uzataj kiel kaptiloj aŭ "makgufinoj" kiu utilas al la temoj de filmoj kaj al psikologia ekzaminado de ties roluloj. La filmoj de Hitchcock ankaŭ ŝuldas multajn temojn el psikoanalizo kaj foje montras fortajn seksajn aludojn. Li iĝis tre videbla publika figuro pere de intervjuoj, filmaj reklamaĵoj, kameaj aperoj en siaj propraj filmoj, kaj la dek jaroj en kiuj li gastigis la televidan programon Alfred Hitchcock Presents. Dekomence li en ĉiuj filmoj transprenis mem malgrandan rolon (konkrete gastrolon): komence li tion faris pro la manko de statistoj, sed poste tio fariĝis lia persona signo. En 1978, kinkritikisto John Russell Taylor priskribis Hitchcock kiel "la plej universale rekonebla persono en la mondo", kaj "decidema mezklasa anglo kiu ĝuste rezultis arta genio."[11]

Hitchcock reĝisoris pli ol kvindek filmojn en kariero etenda dum ses jardekoj kaj estas ofte konsiderita kiel la plej granda brita filmisto.[12] Li atingis unuan rangon en enketo de 2007 de kinkritikistoj en la brita gazeto Daily Telegraph, kiu diris: "Sendube la plej granda filmisto aperinta el tiuj insuloj, Hitchcock faris pli ol ajna reĝisoro por formi la modernan kinon, kiu estus tute diferenca sen li. Lia kapablo estis rakontado, kruele kaŝante ŝlosilan informaron (kaj el siaj roluloj kaj el la vidantoj) kaj engaĝigante la emociojn de la aŭdantaro kiel neniu pli."[13][14] Antaŭ 1980, estis longa polemiko pri la fakto ke Hitchcock estis kavalirita pro sia kontribuo al kinarto, kaj la kinkritikisto Roger Ebert verkis: "Aliaj britaj reĝisoroj kiel Sir Carol Reed kaj Sir Charlie Chaplin estis estintaj kavaliritaj jarojn antaŭe, dum Hitchcock, universale konsiderata de kinfakuloj kiel unu el la plej grandaj filmistoj de ĉiuj tempoj, estis preterpasita", antaŭ li ricevis sian kavalirecon el la brita reĝino Elizabeto la 2-a en la Honorigoj de la Novjaro 1980.[11] En 2002, la gazeto MovieMaker nomumis Hitchcock kiel plej influa kinfaristo el ĉiuj tempoj.[15]

Lia unua grava filmo estis The Lodger. Ĝi temis pri familio suspektanta ke sia subluanto estas murdisto. Ĝi jam havis ĉiujn elementojn de tipa Hitchcock-filmo: krimon, hororon, kaj psikologian profundecon.

Li estas la majstro de suspenso, ofte baziĝanta sur t.n. makgufinoj.

  1. Mogg, Ken. Alfred Hitchcock. Senses of Cinema. Sensesofcinema.com. Arkivita el la originalo je 2010-03-28. Alirita 18 July 2010.
  2. Alfred Hitchcock Dies Of Natural Causes. Variety (7a de Majo 1980). “"Truffaut argues that the portly Englishman belonged “among such artists of anxiety as Kafka, Dostoyevsky and Poe."”.
  3. Moerbeek, Kees. (2006) Alfred Hitchcock: The Master of Suspense. Simon & Schuster. ISBN 978-1-4169-0467-0.
  4. Life, 19a de Junio 1939, p. 66: "Alfred Hitchcock: England's Best Director starts work in Hollywood". Alirita la 4an de Oktobro 2012
  5. "Alfred Hitchcock Dies; A Master of Suspense". New York Times. Alirita la 23an de Septembro 2014
  6. Lehman, David (Aprilo–Majo 2007). Alfred Hitchcock's America. American Heritage. Arkivita el la originalo je 2009-12-27. Alirita 21a de Julio 2010.
  7. Hitchcock: The Moving Observer (9a de Septembro 2015). Alirita 28a de Septembro 2015.
  8. 8,0 8,1 Bays, Jeff (Decembro 2007). Film Techniques of Alfred Hitchcock. Borgus.com. Arkivita el la originalo je 2019-10-03. Alirita 13a de Julio 2010.
  9. Whitington, Paul (18a de Julio 2009). NOTORIOUS! (Hitchcock and his icy blondes). The Irish Independent. Alirita 13a de Julio 2010.
  10. Dowd, Maureen (1a de Decembro 2012). Spellbound by Blondes, Hot and Icy. The New York Times. Alirita 13a de Novembro 2013.
  11. 11,0 11,1 Hitchcock: he always did give us knightmares. Roger Ebert.com (2a de Januaro 1980).
  12. The Directors' Top Ten Directors. British Film Institute. Arkivita el la originalo je 14a de Majo 2011. Alirita 10a de Majo 2011.
  13. Avedon, Richard, "The top 21 British directors of all time", The Daily Telegraph. Kontrolita 8a de Julio 2009.
  14. British Directors. RSS Film studies. Arkivita el la originalo je 2010-02-17. Alirita 11a de Junio 2008.
  15. Wood, Jennifer (6a de Julio 2002). The 25 Most Influential Directors of All Time. MovieMaker. Moviemaker.com. Arkivita el la originalo je 2011-06-08. Alirita 26a de Aprilo 2011.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy